Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La knabino revenis, sciigante, ke la fraŭlino ripozis malbone, sed ke nun ŝi fartas pli bone kaj ke ŝi tuj venos en la gastĉambron. — Efektive, la pordo sin malfermis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patreton kaj la patrineton.

„Kion faras via kapo, Manjo?” demandis Gavrilo Gavriloviĉ’.

— „Pli bone, patreto” respondis Manjo.

„Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraŭ kapdoloron de forna haladzo,” diris Praskovja’ Petrovna.

— „Povas esti, patrineto” respondis Manjo.

La tago pasis feliĉe, sed en la nokto Manjo malsaniĝis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis ŝin malsanan je l’ fantaziado. Aliĝis forta febro, kaj la bedaŭrinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l’ tombo.

Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de ŝi estis jam bruligitaj; ŝia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standartestro, la liphara geometriisto kaj la aminda ulano estis diskretaj, kaj nesenkaŭze. Tereŝka’ la veturigisto neniam ion nebezonan eldiris eĉ en malsobra estado. Tial la sekreto estis kaŝata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj.

Sed Mario Gavrilovna mem, en senĉesa fantaziado, elrakontis ŝian sekreton. Tamen ŝiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino — ne foriranta de ŝia lito — povis kompreni el ili nur tion, ke ŝia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajeviĉon, kaj ke kredeble la amo estis la kaŭzo de ŝia