Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malsano. Ŝi konsiliĝis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvoĉe ĉiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la sortigiton ni per ĉevalo ne forkuros, ke la malriĉeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun riĉeco sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.

Dume la fraŭlino komencis saniĝi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavriloviĉ’. Li estis ja malkuraĝigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperata feliĉo, la permeso je l’ edziĝo. Sed kia estis la miriĝo de la Nenaradovaj vilaĝistoj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone malprudentan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfeliĉulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciiĝis, ke Vladimiro forveturis en la militistaron. Tio ĉi estis en la 1812-a j. — Longe ili ne havis kuraĝon paroli pri tio al la saniĝanta Mario. Ŝi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingiĝintaj kaj grave vunditaj ĉe Borodino, ŝi falis sensente kaj poste ŝi timis, ke ŝia febro povus reveni. Sed tamen, glor’ al Dio, la sensento ne havis postsignojn.

Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ’ mortis, restigante ŝin heredantinon de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja’ Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon