de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en la ***a vilaĝo. — Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon; sed ŝi faris al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu amikon; Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la Francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj sciiĝinte de ĉio, miris ŝian konstantecon kaj kun sciemo atendis la heroon devontan fine venki la fidelecon de tiu ĉi fraŭlina Artemizo.
Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenis el la alilando. La popolo iris al ili kontraŭen. La muziko ludis militajn kantojn: Vive Henri-Quatre, tirolajn valsojn kaj ariojn el Ĵakondo. La oficeroj, kiuj eliris en la militon preskaŭ infanoj, revenis viriĝintaj de milita aero kaj ĉirkaŭpenditaj de krucoj. La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo de l’ gloro kaj de l’ ĝojo! kiel forte frapis la rusa koro ĉe l’ vorto „patrujo”! Kiel dolĉaj estis la larmoj de l’ revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l’ amo je l’ regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!
La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontante la venkintojn ili kriadis: hura!