Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.

Kiu el la tiamaj oficeroj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej multekostan rekompencon? En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la *** gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj festis la revenon de soldataroj. Sed en la rondurboj kaj la vilaĝoj la senescepta ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de oficero en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.

Ni jam diris, ke malgraŭ ŝia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita huzara regimentestro Burmin’, kun la Georgio en la butona trueto kaj „kun interesanta paleco” kiel paroladis la tiamaj sinjorinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj sin trovis en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna.

Mario Gavrilovna multe lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemo viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus: „Se amor non è, ch’ è dunque?”

Burmin’ estis efektive multe aminda juna homo. Li havis tiun ĉi talenton, kiu plaĉas al la virinoj: la talenton de ĝentila senpena rigardemo kaj de modesta sprito. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin akompanadis. Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis te-