— Kio? kial? — aŭdiĝis voĉoj.
— Mi ne povas koncepti, — daŭrigis Tomski: — kial mia avino ne ludas kartojn.
— Tute ne estas mirinde, — diris Narumov: — ke okdekjara maljunulino ne kartludas.
— Do vi nenion scias pri ŝi?
— Ne, vere, nenion.
— Aŭskultu do! Oni devas scii, ke mia avino, antaŭ ĉirkaŭ sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La homoj amase sekvis ŝin, por vidi „la Moskvan Venuson“; Richelieu ŝin amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apenaŭ ne mortpafis sin pro ŝia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis „faraonon“. Foje ĉe la reĝa kortego ŝi malgajnis al la duko de Orléans je honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvestiĝado ŝi deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ĝin. La mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvazaŭ ŝia domadministranto. Li timis ŝin kiel fajron; tamen, aŭdinte pri tioma malgajno, li perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al ŝi, ke dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi la monon. La avino lin vangofrapis kaj enlitiĝis sola, kiel signo de sia malfavoro. La morgaŭon ŝi venigis la edzon, esperante, ke la dirita hejma puno efikis, — tamen ŝi trovis lin neŝancelebla. La unuan fojon dum sia vivo ŝi malfieriĝis kaj finvenis al rezonadoj kaj klarigoj; ŝi esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari. Ŝi bone konis rimarkindan homon. Vi certe aŭdis pri la grafo de Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke li