Paĝo:Puŝkin - Tri Noveloj, 1923, Fiŝer.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

afektis esti la „vaganta judo“, eltrovinto de viveliksiro kaj de filozofŝtono. Oni lin mokridis kiel ĉarlatanon, kaj Kazanova en siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain, malgraŭ sia mistereco, havis tre respektindan eksteraĵon kaj estis societema kaj kompleza homo. Mia avino ĝis nun ŝatas lin ĝis memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. Ŝi decidis sin turni al li, sendis al li skribaĵeton kaj petis viziti ŝin senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis ŝin en terura ĉagreno. Ŝi pripentris al li per plej nigraj koloroj la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon ŝi fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensiĝis. „Mi povas servi al vi per tia sumo,“ li diris: „sed mi scias, ke vi ne estos trankvila, ĝis kiam vi ne elpagos vian ŝuldon, kaj mi ne volas kaŭzi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, — vi povas regajni.“ — „Sed, kara grafo,“ respondis la avino: „mi diras ja al vi, ke mi tute ne havas monon.“ — „Mono ne estas bezona,“ rediris Saint-Germain: „bonvolu min aŭskulti.“ Kaj li malkovris al ŝi iun sekreton, pro kiu ĉiu el ni konsentus pagi tre kare…

La junaj kartoludantoj ekstreĉis la atenton. Tomski ekbruligis pipon, enspiris la tabakfumon kaj daŭrigis:

— Samvespere mia avino partoprenis „le jeu de la reine[1] en Versailles. La duko de Orléans estis la kartbankisto; mia avino faciltone senkulpigis sin, ke ŝi ne alportis la ŝuldatan monon, pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. Ŝi elektis tri kartojn, — ĉiuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia avino

tute liberiĝis de sia ŝuldo.

  1. (France.) „Kartludo de la reĝino“. — Rim. de la trad.