Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la Betuve kaj embuskinta li alproksimiĝis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraŭ la malamikon. Vere, kuraĝaj rajdistoj eliris: Francesco Nicelli, Alfonso Dovales, Padilla, Jeronimo Caraffa, Decio Manfredi kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago — malbenon al ĝi! Antaŭen ni iris kontraŭ la malamikon, kaj rapide tiu ĉi remarŝis — ĝis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj ĝis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en ĉiu batalo mi estis verŝinta sangon, kaj nun — nun, kiam ĉiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de Parma, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan ĝi enhavis kun la ĉirkaŭskribo: 'Hic fortium dividet spolia'1. — Tiam pereis mia militisthonoro. La morgaŭan tagon oni forŝiris de mi la oran honorĉenon, donitan de Don Filipo; mian postenon ricevis iu alia pli feliĉa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forĵetis kaj dungiĝis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj — ne vin forturnu de mi!"

La estro de la fortikaĵeto Liefkenhoek donis al la rakontinto la manon kaj skuis ĝin mute kaj kore; ankaŭ la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn.

"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do ĉio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingiĝi — en Escorial dormas Don Filipo II., en Parma kuŝas la eminenta princo Aleksandro; kie restis Fernando