Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kastelo li rapidiris ĝis la pordo de sia karulina filino, Donna Klara Isabella Eugenia, frapis — kion valoris en tiu ĉi momento al la katolika majesto la etiketo? — li frapis al la pordo de la reĝidino, malfermis ĝin iomete, ŝovis la kapon en la ĉambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:

'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, Donna Klara!'

Kia movado en la kastelo, kiam la granda novaĵo plivastiĝis!"

"Kaj vi? Vi, sennor Jeronimo?" demandis la estro de la fortikaĵeto Liefkenhoek la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditaĵo?"

"Jes, kia estis via rekompenco, Jeronimo? Vi ne estas Calatrava kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.

"Mi ne estas kavaliro de la Calatrava ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran ĉenon ĉirkaŭigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaŭ donis al mi."

"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimiĝis.

"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, sennor Coronnello; ĝi volas diri: nun kial vi estas tie ĉi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Ĉu ne vere?" demandis li kaj ĉirkaŭrigardis en la rondo. "Nu, mi ĝin ankaŭ diros al vi, ĉar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent naŭdekunu konstruis princo Farnese sian tendaron antaŭ la fortikaĵeto Knodsenburg kontraŭ Nijmegen, por sieĝi ĝin; sed Gerhard de Jonge, la nederlanda estro, estis kuraĝulo kaj kaŭzis al ni sangigan laboron. Por lin malsieĝi marŝis ankaŭ Morico de Oranujo tra Arnhem