Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sendaĵo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpuŝis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kuŝis sur la kastelo kaj la urbo; la hieraŭan tagon, kiel mi poste aŭdis, estis okazinta granda autodafé, kaj la loĝantaro fordormis la festan konfuzon — ĉio dormis, eĉ la reĝo Don Filipo. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraŭ mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita ĉevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia ĉevalo estis senspira kaŭze de la antaŭa sovaĝa rajdado, sed estis ankoraŭ sufiĉe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la reĝo! Leteroj de la princo Aleksandro de Parma! Venko!' — La armiloj malleviĝis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormĉambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubiĝis antaŭ miaj okuloj, kiam en la reĝa dormĉambro mi genufleksis antaŭ la lito de la reĝo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, Don Filipo, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj — la supera ĉambelano tenis la oran lampon — por eterne mi ne forgesos la vizaĝon de la reĝo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li leviĝis de sia kuŝejo, maldika kaj malforta kaj elpuŝis vokon, kiu preskaŭ estis krio:

'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'

Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaŭ ektremis. El la lito leviĝis la reĝo; li sin apogis, tute kontraŭ la etiketo, sur mian ŝultron, la ŝultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la ŝvito de la vojo. La nobeloj ĵetis surtuton ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Depost la novaĵo pri la venko apud Lepanto tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de