Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Madrido; — sennor, tiam ankaŭ mi kredis ankoraŭ pri venko kaj honoro en tiu ĉi milito. Mi ĉesis pri tio kredi, kaj vi ankaŭ ĉesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon."

"Vi revas malgajaĵojn, kapitano! Sed diru do, ĉu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"

"Jes!"

"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"

"Jes!"

"Sekve vi kun Aleksandro Farnese eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi feliĉulo!"

"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuraĝa princo kun la novaĵo pri la kapitulaco de la urbo ĉe Don Filipon — Dio estu favora al lia animo!"

"Vi? Vi, kapitano Jeronimo, alportis tian raporton al la reĝo; — ho, trifoje feliĉulo! Mi petas, rakontu pri tio, ĉar ni ja ankoraŭ ne rajtas forlasi la remparon."

La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimiĝintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj aŭskultantoj rondon ĉirkaŭ ilin ambaŭ. Ne estis oftaĵo, rakontigi la maljunulon Jeronimo.

"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara ĝis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran ĉevalon antaŭ la kastelo Madrida — mi naskiĝis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reaŭdante denove la bruon de la rivero Manzanares. Mi antaŭ nelonge estis revinta pri ĝia muĝado sufiĉe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera