Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado ŝajnis esti finita, kiel tragedio finiĝas per katastrofo. Oni aŭdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis ĝian daŭron. La garnizonoj en la hispana fortikaĵo, kvankam atentante kaj aŭskultante ankoraŭ longan tempon, tamen neniun pafadon plu aŭdis. —

"Nu, kion vi pri tio juĝas, sennor Jeronimo?" demandis la estro de Liefkenhoek al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ĝis la piedoj.

La alparolito, ĝis nun apogita al la ŝirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la ŝultrojn.

"Ne demandu min pri tio, sennor. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe ĉesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaŭ kreskis al mia haŭto kaj mian postenon mi tenos ĝis la lasta tago; sed — tio sufiĉas."

"Vi estas tre malĝentila, Jeronimo", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaŭ nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu ĉi fortikaĵeto apud la Skeldo.

"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu ĉi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antaŭulo ankaŭ estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junaĝaj sonĝoj kaj venkesperoj. Nun li kuŝas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antaŭiris, falis per kuglo apud Turnhout; li ankaŭ opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud Tarata rivero ĉe sian junan edzinon — ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj ĝis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis