Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tien ĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj riĉege estis ĝerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj eĉ la virinoj forgesis humanecon kaj dolĉecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, ĉar ĝi tute ne konis ĝin.

Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraŭ pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraŭ eble interŝanĝi aŭ reaĉeti kaptitojn; — urboj, urbetoj kaj vilaĝoj povis sin savi per monpago kontraŭ brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reaĉeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aŭ pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita ŝipo. —

Kun zorga atento aŭskultis sur la remparoj de la fortikaĵeto Liefkenhoek estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj interŝanĝis siajn konjektojn. La unu tion ĉi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaŭte; sed poste pli certe kaj laŭte de buŝo al buŝo iris la vorto:

"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."

Ĉiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun ĉi vorton:

"La Nigra Galero."

Ĉirkaŭ la unua ĉesis la vento, kaj ankaŭ la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangruĝa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovaĝaj vizaĝoj sur la muroj de Liefkenhoek kaj Lillo, kaj duonon da horo poste sekvis tiun ĉi lumfenomenon