Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵeto Liefkenhoek, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu — estro kiel soldato — prenis sian ofican lokon sur la remparoj.

La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn trans la ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.

Ankaŭ en la fortikaĵeto Lillo, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oni aŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la "Westerskeldo".

La "Geŭzoj de l’akvo" ludis la kutiman ludon.

Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?

Sed terure estis la milito degenerinta.