Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed ĉu nur unu paŝon ni progresis en la venkado de tiu ĉi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj verŝis la sangon sur tiu ĉi malgrandega terpeco, alnaĝigita de l’maro! Kiaj viroj batalis pro tiu ĉi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj Aleksandro Farnese, Mansfeld, Mondragone, Johano Pettin de Utrecht, Aldegonde, Gianibelli, Johano Baptista, Plato, Barrai, Capisucchi, Olivera, Paz, La Motta, Delmonte kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kuŝas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, — kiom ankoraŭ tie malaperos?"

La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni aŭdis nenion plu sur la remparo de la fortikaĵeto Liefkenhoek, escepte la vokojn kaj la paŝojn de la kontrolirantoj kaj la muĝadon de la ondoj kaj de la revekiĝanta ventego.

Ree la estro ĉirkaŭiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaŭ li malsupreniris kaj eniris la loĝejon, kie li trovis laŭ sia invito ĉiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitano Jeronimo forestis; li kutimis ĉiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedaŭris lin kaj priridis liajn antaŭdirojn.

Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu ĉi ventega nokto la katolika reĝo kaj Federigo Spinola de Ĝenova estis perdintaj bravan ŝipon. La morgaŭa mateno ĵetis la brulnigrigitajn ruinojn de la Immacolata Concezione sur la sablomontetojn de Sudbeveland antaŭ la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikaĵeto Bats. La malbona antaŭdiro de la kapitano Jeronimo estis sin plenuminta, la akvogeŭzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado.