Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la urbon Antverpeno fiŝistoj alportis la novaĵon de la nokta okazintaĵo, kaj granda pri tio estis, laŭ la partianeco, la kaŝita ĝojo aŭ la laŭta kolero de la loĝantaro.

Ankaŭ en la urbo baldaŭ ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ĝin kun pli aŭ malpli granda certeco kun la okazinta malfeliĉo.

Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"?

Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preĝejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis aŭdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj ŝipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ĝi rondiris. Ĉie oni vidis konfuzon aŭ kaŝitan ĝojegon sur la vizaĝoj.

"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" —

Estis Federigo Spinola, nobela ĝenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu riĉa respubliko, kiu kun la reĝo de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto ŝiparon kontraŭ la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ĝin en la nordan maron. Ĉiu kaptaĵo, ĉiuj ŝipoj forprenitaj de la herezuloj, estis propraĵo de la admiralo Federigo, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ĝeno-