Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

va, veturis tra la marstrato de Gibraltar, ĉirkaŭkuris la promontoron Finisterre, varbis en la golfo de Bizcaya grandan nombron da kuraĝegaj bizcayaj piratoj kaj kaperŝipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da Dunkerkaj rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de Sluis, kie li ankriĝis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.

La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ĝis tiam estis uzintaj nur la ĉirkaŭloĝantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence eĉ la kuraĝaj, nenion timantaj zeelandaj ŝipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn.

Tiamaniere komence Federigo Spinola bonege prosperis kaj gajnis kelkan riĉe ŝarĝitan komercan ŝipon, kelkan malriĉan ŝipistboaton de la nederlandanoj; ĝis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj ĉi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraĝe. Multnombran ŝiparon forsendis la ĉefŝtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kaperŝipoj malamikaj estis detruata, sed eĉ unu el la teruraj galeroj kaptata.

En triumfo oni alportis la strangan ŝipon al Amsterdam, kaj tie laŭ tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuraĝaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ĝia koloro kaj sufiĉe baldaŭ la "Nigra Galero" fariĝis terura por la hispanoj kaj la admiralo Federigo Spinola. La spekulacio de la Ĝenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. —

Do, la Nigra Galero ne estis fantoma ŝipo, sed aĵo de fero kaj ligno, kaj ĝia ŝiparo ankaŭ ne estis fantomaro. Estaĵoj el karno kaj sango rampis inter la ŝnuregoj, direktis