Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la velojn, ŝarĝis la turnpafilojn, bruligis la meĉaĵojn, kaptis la malamikajn ŝipojn kun la sovaĝa kriego:

"Prefere turko ol fipapano." — — —

Pri la Nigra Galero interparoladis la loĝantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj ĉiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remŝipo, la Immakulata Koncepcio, en la hieraŭa nokto per la zeelandanoj estis krevige alten ĵetata.

Poste pli kaj pli vesperiĝis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kuŝiĝis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis ruĝete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la ŝnuraĵo de la galeono Andrea Doria, ankriĝinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la ŝipestro Antonio Valani, junulo de ĉirkaŭ tridek jaroj, kovrita per sia mantelo paŝis ĉi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallaŭte plaŭdante ĉirkaŭlavis la ventron de la ŝipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla loĝantaro ĉi-transen zumis.

Ĵus la ŝipestro haltigis la marŝon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leŭtenanto Leone della Rota, eljunaĝa amiko el la Strada Giulia, kaj metis sur lian ŝultron la manon:

"Tiel meditema, Antonio?"

La alparolito preskaŭ terurite alten rigardis.

"Ha, estas vi, Leone? Nun ĉu vi alportas novaĵon de ekstere?"

"Jes, sed bedaŭrinde malbonegan. Ĝi venis de la fortikaĵeto Liefkenhoek al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certiĝis. La "Immacolata’n" forprenis la diablo, ŝipon kaj ŝipistaron, viron kaj muson. Nur la