Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kajutisto apud la fortikaĵeto Bats sur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ĝojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, — malbelegaj estaĵoj, Antonio — sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien ĉi al lia moŝto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaŭ ekscios ion per la admiralo."

"Donu Dio", ekdiris la estro de Andrea Doria, ĉagrene frapante la ferdekon per la piedo. "Leone, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie ĉi tiel senokupe."

"Senokupe?" ridis la ŝipa leŭtenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie ĉi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. Corpo di Bacco, kian belan akiron mi faris je la grasa signora, tie en la taverno de la 'Blazono de Alcantara'. Mi petas vin, Antonio."

"Al vi la vivo estas ankoraŭ malpeza, Leone!" diris la estro ĝemante.

"Ojmej," ridis la leŭtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ĝemante. Mi petas, vidu laŭ mia fingro — jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, ĉu vi vidas? Ohe, Antonio, Antonello, kapitano, kapitaneto, kiu loĝas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Ĉu ne la infano plej dolĉa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie ĉi pluvas — kaj tio estas tre longa tempo, kiel ŝajnas al mi — tiu ĉi hiperborea lando, mi devus diri, tiu ĉi hiperborea marĉo? He, ĉu ne Antonio Valani, estro de tiu ĉi bona galeono Andrea Doria, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu ĉi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio,