Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pro nia kara sinjorino de Cythere, vi do estas bubo tro malgaja."

Ĉagrene forturnis sin la estro.

"Ho, lasu min, Leone, — mi petas, iru ĉe vian grasan signora. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ĝis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la ŝipon de vi kaj de via fibuŝo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizaĝo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaŭ al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton."

"Antonio," diris la leŭtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de Alcantara' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al ŝi plaĉos — mi ne iros. Pro diablo, parolu, carissimo, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novaĵo de la Westerskeldo ne estas la kaŭzo; konfidu al mi, ĉu efektive estas veraĵo, kion mi kredis ŝerco kaj ŝerce pritraktis? Ĉu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorĉistino?"

La estro multe eksopiris ne respondante, kaj Leone daŭrigis:

"Kaj ŝi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de ĉiuj sinjorinoj en la strada Balbi kaj en ĉiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo Genova superba? Pro la estrino de Paphos, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu ĉi ĉarma barbarino! ...Antonio Valani, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolĉan knabinon?"

Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leŭtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la