Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardostaranta ŝipsoldato apud la transirejo; tamburruliĝo eksonis de trans la kajo, torĉoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo Federigo Spinola venis por rigardi, en kia stato estas "Andrea Doria" kaj la aliaj ŝipoj de lia ŝiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj Leone bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis signor Federigo, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektiĝantaj sur la ŝipo "Andrea Doria" ĉirkaŭ li. La malfeliĉa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la daŭro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel ŝajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu Don Filipo III. de Hispanujo estis skribinta sian Yo el Rey super la subskriboj de la nobiles de Ĝenova.

"Eliru vi ĉiuj!" ekkriis Don Federigo en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun ĉi malbenitan Nigran Galeron. Sur ĝiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. Cospetto, morgaŭ je tagiĝo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraŭ tie ĉi, la ankrojn. Ĉu vi aŭdas, signori? La Andrea Doria restos sola ankoraŭ tie ĉi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj de la galeroj? — morgaŭ matene! Ordono jam estas donita Sluis’on al la tieaj estroj, same marveturi kun ĉiuj nebezonataj ŝipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aŭ la satano — —."

Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaŭ la admiralo:

"Diavolo — tio estis hispana pipro! — Ankaŭ laboro pli facile priparolata ol farota! — Nu sinjoroj? — La Nigra Galero! — Ĉu hieraŭ vi pendigis vian kuiriston Francisco? — Jes, domaĝe! — Sluis! — Spinola! —