Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la Andrea Doria, ĝis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaŭa elveturo.

Antonio Valani kaj Leone della Rota nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko.

"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie ĉi? Ankaŭ bone!" diris Leone. "Ni do iru por nia propra ĉaso, Antonio, sed antaŭ ĉio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie ĉion, kio koncernas viajn rilatojn al la ĉarma flamlandanino."

"Ho ne, Leone, lasu min!"

"Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ĝin spertis, kaj vi ankaŭ ĝin spertos, Tonino."

Kontraŭvole la kapitano lasis sin fortiri de sia ŝipo. Ĉagrene li sekvis la luogotenente’n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de Alcantara", kie la grasa mastrino estis enamiĝinta je la gaja Leone della Rota, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj — senpagan dormokazon, kiel ofte plaĉis al li. Sed tre ofte estis al li plaĉe kaj agrable.