Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En unu el la altaj frontonaj domoj malantaŭ la urba muro ĉe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon Myga van Bergen apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestaĵoj — la filino de la mortinta komercisto iam riĉega kaj estimata Michael van Bergen, pri kiu nun povis esti dirata: Supremum diem obiit, senex et pauper3.

Kvazaŭ sako da ormoneroj novstampitaj estus elŝutata, tiel sonoris antaŭ dekkvin aŭ dudek jaroj la firmo van Bergen kaj Norris al ĉies oreloj. Unu el la plej riĉaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur ĉiuj maroj naĝis ĝiaj ŝipoj, ĝiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ĝia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaŭ dudek jaroj vi devis demandi en la borso aŭ en la domo de la Oosterlinge, de la granda hansatenejo pri la firmo van Bergen kaj Norris; vere bona informo estus farita al vi.

Sed nun Johann Geerdes Norris estis mortinta jam delonge en Amsterdam, kaj antaŭ dekkvar tagoj lia antaŭa kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, fariĝinte almozulo.

Se vi nun en la borso aŭ en la domo de la Hansa estus demandintaj pri la firmo van Bergen kaj Norris,