Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankoraŭ konis la firmon van Bergen kaj Norris? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ĝin.

Kiel estis tio okazinta?

La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo van Bergen kaj Norris radiis en la plej granda brilo, moviĝis labore ducentmil loĝantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandiĝintaj ĝis okdekmil. Ĉu tio sufiĉas al vi?

Ni ĵetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!

Estis la dudeka de aŭgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandro de Parma, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo ĝi devis lasi al la herezuloj.

Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de aŭgusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forruliĝis. Silentego fariĝis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj preĝis mallaŭte kaj fajrece. Sed poste ekrompiĝis — sono duone ĝemo, duone furiozkrio subpremita — longdaŭra — doloro kaj kolerego! Bruo naskiĝis, de la seĝoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraŭ la preĝejaj pordoj, kontraŭ la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la loĝantaro jam ĉirkaŭsieĝis.

Triumfo kaj malvenko!

Monaĥoj de ĉiuj ordenoj sin premis mokridetante aŭ minacante en la vojon de la humiligitaj, mallaŭte plorantaj aŭ kolerantaj herezuloj, la rozariojn ĝojege levantaj.