Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "Papen uyt! Papen uyt! papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj?

Tiel ŝanĝiĝas la sortoj de la homoj, tiel ŝanĝiĝas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.

La dudekan de aŭgusto la komercdomo van Bergen kaj Norris estis ankoraŭ en plena forto kaj granda ŝatateco; — la dudeksepan la firmo likvidis. Aleksandro Farnese marŝis kun granda pompo en la gajnitan urbon, Jan Geerdes Norris forlasis ĝin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton. Michael van Bergen restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Ĉiu el la du kompanianoj agadis laŭ sia karaktero; la fortkuraĝa kolerulo Norris, kaj la timema, animomola van Bergen. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ĝin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis ŝanĝi.

Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas Geerdes Norris kaj Michael van Bergen, sed Jan Norris kaj Myga van Bergen, la idoj de la firmo antaŭe tiel fama.

En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaŭrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon aŭ la filinon de la genuoj, ĉar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aŭ al la magistrata domo.

Bedaŭrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli feliĉaj, ili ludis sendanĝere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj ruĝaj kampopapavoj de la kamprandoj.