Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika reĝo, la sovaĝaj bandoj de la arbargeŭzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de ĉiuj popoloj de Eŭropo.

Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.

La grenkampoj, antaŭ ol la ora frukto maturiĝis, antaŭ ol la ruĝaj kaj bluaj floroj floris, fariĝis oferoj al la ĉevaloj kaj piedfrapoj de la marŝantaj armeoj.

Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la reĝo de Hispanujo nomis sian propraĵon?

En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaŭ la altaj muroj, remparoj kaj turoj de Paciotti, la bedaŭrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiĉe ofte eĉ tiuj estis sendefendaj kaj danĝeraj. Sufiĉe ofte sin ŝanĝis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loĝantoj mem sin enŝlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraŭ la teruro vaganta ekstere.

Tute alie ol aliaj pli feliĉaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ĝermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.

Kiel ofte Jan kaj Myga dum la tuta sieĝo de la princo de Parma vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ĝiaj teruroj.

Ke Jan kaj Myga fariĝu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo van Bergen kaj Norris ekzistis ankoraŭ. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, Jan Geerdes Norris en sia animo disŝiris la kontrakton pri la edziĝado