Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de sia fileto kun la filineto de la kompaniano Michael van Bergen. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaŭ jam estis mortintaj.

La dudeksepan de aŭgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe eĉ multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiĉe baldaŭ la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaĝrememorojn.

Ni vidu, ĉu tio estis vera. —

La jaroj pasis — mortis Johann Geerdes Norris, mortis Michael van Bergen, post kiam lia riĉaĵo pereis kiel neĝo pro la suno.

En sia ĉambreto malantaŭ la muro apud la kajo en Antverpeno sidis Myga en la nigraj funebraj vestaĵoj — mirinde bela ineto, ankoraŭ palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Ŝi ŝpinis — la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laŭte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaŭrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovaĝa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaŭ senrajtaj al ĉiu subpremo, al ĉiu petolaĵo.

Tute soleca estis Myga van Bergen!

Bedaŭrindulino! — Ke ŝi ne estis tute forlasita, estis ankaŭ unu el la zorgoj de Myga.

Jes, ankoraŭ iu sin interesis pri la infano de Michael van Bergen, jes, ankoraŭ sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al ŝi, ke — Jan Norris de Amsterdam fordonos la lastan sangoguton por ŝi; sed Jan Norris estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj Jan Norris, la akvogeŭzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.