Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jan Norris tute ne estis forgesinta la junaĝrememorojn, kiel opiniis lia patro Jan Geerdes Norris.

Ankoraŭ nun Jan kaj Myga estis gefianĉoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis ĵurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro Michael vivis ankoraŭ.

Nun Michael van Bergen estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed Jan estis malaperinta depost monatoj. Ĉu li vivis ankoraŭ? Ĉu la ondoj estis englutintaj lin? Ĉu la hispanoj, kaptante lian ŝipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?

Kiu povis diri tion?

Kion povis fari la bedaŭrinda soleca Myga en la sovaĝa mondo, se Jan estis mortinta!

La nokto pli kaj pli proksimiĝis; sed Myga timis kuŝiĝi. Ĉar ŝi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kuŝiĝi? Iom post iom la ĉambreto malvarmiĝis, sed la orfino ne ŝajnis senti ĝin, ŝi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Ŝi formetis la ŝpinilon, kaj kovris la vizaĝon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel ŝi sidis kelkan tempon, ĝis tamen ŝi eklevis sin por kuŝiĝi.

Ankoraŭ foje ŝi kliniĝis al la rigliloj de la pordo, por vidi, ĉu ili estis ekzakte alŝovitaj, kiam subite ŝi aŭskultis — senspire aŭskultis.

"Myga", flustris iu ekstere.

La orfino ektremis je la tuta korpo.

"Ho, mia Dio!"

"Myga?" oni denove flustris tra la ŝlosilingo.

Ekkriante la junulino forŝovis la riglilon kaj turnis la ŝlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la ŝultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.