Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Myga, ho Myga!"

"Ho Jan, Jan, kara, kara Jan!"

Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstataŭis la interparoladon de ili ambaŭ. Sed poste Jan Norris falis ŝajne tute senfortigita, sur la apudan seĝon, kaj nur nun Myga rimarkis la malordon de la vestaĵoj de la amato, rimarkis, ke forestis la ĉapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo.

"Pro Dio, kio denove okazis, Jan? — mi tremas — ho, vi denove furioze vin ĵetegis en danĝeron — ho Jan, Jan, malbona Jan!"

"Efektive, nur unu haron, kaj tiun ĉi fojon ili estus kaptintaj min, Myga! Sed ne timu, karulino, nur preskaŭ ili kaptis min — diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliĉe estus pasinta la afero."

"Ho Jan, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu ĉi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaŭ, kaj mia patro ankaŭ estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi fariĝos? Kiu min gardos, kiu min helpos?"

"Vi estas prava! Bedaŭrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaŭ mortis, kaj mi ne ĉeestis por konsoli vin pro via ĉagreno. Mi dume devis krozi antaŭ Dunkerke por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, Myga, kaj tamen — tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaŭ ne hodiaŭ vespere. Por savi la noblan patrujon ĉiu risku la vivon; — ha, Myga, Myga, amu do min ankoraŭ iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaŭrinda patro Michael —"

"Lasu la mortintan patron, Jan! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu ĉi sangoplena terura tempo!"