Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ho Myga, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l’patro; sed — nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al Amsterdam, nun nenio plu ligas vin al tiu ĉi bedaŭrinda Antverpeno. Myga, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolĉa, dolĉa fianĉino. Nur ankoraŭ mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin — aŭskultu, eble kun majesta edziĝakompanantaro, ke eĉ reĝino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la feliĉegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, ĉu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete."

"Ha, kiaj fantaziaĵoj, sovaĝa, kara Jan Norris. Diru al mi, kiel fariĝos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ĝin al mi, ja estas vana malsaĝo; preferu raporti pri la danĝero, el kiu vi ĵus apenaŭ forkuris. Vi ja penadas, kuraĝaĉa Jan, ke plua nokta sonĝo min teruros!"

"Ne tiel kuraĝaĉa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de Jan Norris tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu ĉi urbo — ni volas fari heroaĵon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu eĉ ankoraŭ post eĉ post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu ĉi vestaĉo, en germanaj vastegpantalonoj anstataŭ en zeelandaj ŝipistpantalonoj. Nun aŭskultu, Myga. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciiĝinta, ke kvar galeroj de Spinola hodiaŭ matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaŭrinde mi eksciis, ke patro Michael mortis, ekzakte studis la lastan ĝenovan ŝipon, Andrea Doria, kiu estas tie ĉi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kaŝe mi rigardis al via fenestro, karulino,