Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed ne trovis unu minuton por ŝteliri al vi, ĉar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon — mi ja havas la domŝlosilon — kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ĝis antaŭ lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj — pro mia afero, komprenu! — Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaŭ la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danĝero kaj zorgo pri la bedaŭrinda Myga, kies patro mortis dum mia foresto. Ĉirkaŭ mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolaĉas kaj malbenas kaj krias, ĉiu estaĵo en sia lingvo, kaj drinkas ĉiuj sammaniere. Ĉiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seĝoj estas neuzataj. — Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de Andrea Doria, la alia estas lia leŭtenanto. Ili paŝas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaŭ volonte lasas al ili sidlokon, ĉar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj ĉiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaŭ neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italaĉoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leŭtenanto ĉirkaŭprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaŭ lia petroselo estus hajldetruita; — mi preskaŭ priridis lin; sed pro la ĵuro de la geŭzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas interŝanĝataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaŭpasinta nokto, pri la ĉieliro de la Immakulata Koncepcio. Pri tio mi kore