Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gajegas, sed subite ĉiuj pulsoj ekstaras, ĉar nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, Myga van Bergen, ili parolas!"

"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho ĉielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, Jan, Jan, gardu min kontraŭ tiu! Ho kiel mi tiun timas!"

"Ĉu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis Jan kun surda voĉo, kaj Myga kaŝis la vizaĝon je lia brusto kaj kapjesis tremante.

La juna akvogeŭzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.

"La trinkaĵo ne estas trinkata tiel varmege, kiel ĝi estas farata; tion ja spertos la italaĉo. Kvietiĝu, Myga; ĉu mi ne estas ĉe via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaŭrindulino, kiel vi tremas!"

"Ho Jezuo, Jan, mi ne povas helpi min. Ĉu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho Jan, Jan, forprenu min kun vi — en tiu ĉi nokto ankoraŭ, nun tuj!"

Jan Norris tenis la palan, tremantan fianĉinon en la brakoj kaj provis kvietigi ŝin ĉiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".

"Krutege stariĝis la haroj, kaj ĉiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed Jan Norris ĝin tamen atingis kaj agis kvazaŭ tute neniun vorton de la itala parolaĉo li komprenus. Pro la grafo de Lumey! Faraĉo pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias ĉion, kaj tio sufiĉas. Postmorgaŭ matene la Andrea Doria velveturos — la ordono estas donita de la admiralo — kaj ĉar la okazo estas tiel favora, en la morgaŭa nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaŭa nokto la kolombeto Myga van Bergen estos