Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la potenco de la kapitano Antonio Valani; kun la helpo de la diablo kaj de la leŭtenanto Leone della Rota. En la morgaŭa nokto tiu ĉi domo estos atakata; — sed tiel mallaŭte, ke neniu najbaro vekiĝos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. Myga sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj — hojho, eksteren por ĉasi la ribelajn herezulojn, — gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro aŭdos la helpkrion kaj la ploron de la eta Myga? Ĉielo kaj infero, kaj Jan Norris apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranĉilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!"

"Ho Jan, Jan, pro mia kaj via patrino — kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!"

"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraŭ multa tempo ĝis la sekvanta noktmezo. En Amsterdam apud la kameno ni ofte memoros tiun ĉi aferon. Konfidu al mi, korfianĉino, nenio vin ofendos, dum Jan Norris ankoraŭ staros sur la du piedoj. Sed nun daŭrigu aŭskulti, mia rakonto ankoraŭ ne estas finita. Mi antaŭe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio ĉi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi ĵus rakontis al vi."

"Ho, Jan, sentu, kiel frapegas mia koro; — ho kompatema Dio, kiu defendos la bedaŭrindan Mygan? Ho Jan, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie ĉi mi jam ne povas spiri — la aero de tiu ĉi ĉambro min sufokas."

"Estu nur trankvila, kara Myga. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaŭ estus preta por akcepti nin; sed nur aŭskultu en la stratetojn — la tuta urbo en tiu ĉi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en ĝiaj muroj. Aŭskultu nur la bruegon