Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tie sube — la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel — ankoraŭ ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon — pensu pri tiu ĉi minuto, kiam en Amsterdam ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur serĉu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili Jan Norris — estus ankaŭ domaĝe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, ĉu ne, Myga?"

"Ho Jan! Jan!"

"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdiĝas por mi, kaj la friponoj daŭrigas parolaĉi kaj ĝojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la seĝoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Ĉar bubo estas enportata sur la ŝultroj de du viraĉoj, kaj granda hura! fariĝas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta ŝipanaro sin savis kaj albordiĝis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Ĉiu volas vidi la bubon, ĉiu volas al li paroli, kaj ĉiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruĉojn. Sed al mi ŝajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej laŭlonge la muroj min ŝovas, kaj preskaŭ estas atinginta la pordon, kiam malfeliĉe la rigardo de la bubo ankoraŭ kaŭranta sur la ŝultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaŭ mi estus fantomo, li paliĝas kiel fromaĝo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! ecco! ecco! jen estas unu! Helpu, haltigu — haltigu lin!' — 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj ĉiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. — 'Jen, jen, tiu apud la tablo — haltigu lin, li estas la satano de la akvogeŭzoj, kiu mortigis la