Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapitanon Perazzo — unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfariĝas, kvazaŭ krevus la infero — ĉiuj okuloj estas direktitaj al mi, ĉiuj glavoj eliĝas el la ingoj, kaj ankaŭ mi eltiras la tranĉilon, por vendi en la danĝero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin ĵetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj ĵetegas ĝin antaŭ la piedojn de la plej antaŭaj, tia, ke tuta aro faletas pro ĝi kaj ĥaose ruliĝas sur la planko. Tiun momenton mi uzas — estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranĉilon mi pikas en iliajn fivizaĝojn — la pordo estas atingita — mi estas sur la strateto — post mi mi aŭdas la blekegadon de la persekutantoj — dank’ al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian poŝon. Tien ĉi kaj tien ili ĉasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzaĵoj; gvidas ilin al malĝustaj postsignoj kaj fine venas tien ĉi. Al la kajo ankoraŭ estas silentego — mia fida ŝlosileto malfermas dompordon bone konatan — kaj — jen mi estas savita por savi vin, kara Myga, dolĉa fianĉino. Sed aŭskultu do, ili ankoraŭ ne ekmalesperas pendigi la geŭzon — diablo, aŭskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata — haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"

Ridante aŭskultis Jan Norris, tremante aŭskultis Myga van Bergen la bruegon en la stratetoj.

"Ho, kara Jan, ĉu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun ĉi domon? Aŭskultu do, la tuta tumulto ruliĝas tien ĉi — ho Dio, rigardu el la fenestro — torĉoj kaj lancoj — Jezuo, ili frapas la pordon — ili serĉas vin, Jan, kompatema ĉielo, defendu nin, perditaj, perditaj!"

La dompordo malfermiĝis, oni ŝajnis penetri en la domon; Jan Norris premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo.