Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bedaŭrinda amiko; — ne leviĝu, viaj vundoj sangas denove — kuŝiĝu — kion vi ankaŭ deziras pri la knabino?"

"Leone, Leone, gardu la ŝipon! La Nigra Galero — gardu la ŝipon!" kriegis la mortanto febre sonĝante.

"Ha, la Nigra Galero!" murmuretis Leone della Rota, "nur je la kvina komenciĝos la ĉaso; — kvietiĝu, kvietiĝu, Antonio — ĉio estas laŭorda sur la ŝipo — ne zorgu, dormu — ekdormu!"

Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovaĝa emocio sekvis videble la lasta elĉerpiĝo. Finis la vivon Antonio Valani, estro de l’Andrea Doria.

La leŭtenanto ĝin bone rimarkis; li ĝemis kaj skuis la kapon:

"Bedaŭrinda Antonio! Bedaŭrinda amiko! Tiel baldaŭ vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen — mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu ĉi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro — se — se la kadavro estos ĵetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!"

Li paŝis kaj repaŝis en la mallarĝa kajuto, pli ol unu fojon li tuŝetis la malfeliĉan Myga, kaj ĉiufoje la bedaŭrindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro.

"Morti, morti!" flustris Myga van Bergen — "ho, ke venu do la morto, por savi min — ke kaptu min la morto, kiel ĝi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingiĝi, Leone della Rota denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaŭ en tiu nokto; lia animo prezentis sovaĝan kaj brutan aspekton.