Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miralo aeren estas krevigata — pafu, pafu — infero, infero, Leone, gardu la ŝipon! gardu la ŝipon, Leone! — Estas finite — ve, la geŭza flago — al la pafilego — perdita, perdita! Gardu la ŝipon, gardu la ŝipon, Leone!"

La malsanulo refalis; la leŭtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino.

"Kial vi maltrankviliĝas, signorina? Rektigu do vin; — kial vi tordas vin sur la planko? Dolĉa kolombineto, ne ĉagreniĝu; reĝino vi fariĝu, nelimigita estrino sur tiu ĉi bona ŝipo. Tio estas la milito — la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas ĝin flirti de la plej alta velstango. La bedaŭrinda Antonio! Li ĝin antaŭdiris — al li fariĝas la tombo, al mi la bela rabaĵo; — mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas — ne obstinu — ne rigardu tiel sovaĝe — mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!"

"Jan, Jan! Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion ŝi vokis.

"Lasu la geŭzon", murmuris Leone. "Ĉu li ne venĝis, ĉu ne la bedaŭrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geŭzo, lasu ĝin naĝi en la ondoj — leviĝu, leviĝu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geŭzo, mortas Antonio Valani: nun ĉirkaŭbraku Leone’n, la vivan Leone’n kiel bela, fiera estrino."

"Kompatu, kompatu!" ĝemis la knabino; sed la leŭtenanto ridis:

"Aŭskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; ĝis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam ĉesigu la plendojn kaj ĝemojn! Ĝis la kvina estos sufiĉe da tempo por morti, bedaŭrinda Antonio,