Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; — ve al vi, Myga van Bergen!

Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo — malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino.

Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandiĝas, denove estingiĝas unu lumo post la alia en la domoj malantaŭ la muro de Paciotti, de la itala inĝeniero.

De tempo al tempo pligrandiĝis la mallaŭteco. Nur iafoje eksonis sovaĝa krio, ĝojego; nur iafoje eksonis la raŭka kanto de bruta soldataro aŭ la voĉo de la noktgardistoj kaj patroloj.

Kaj denove bruis la horloĝa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; — noktmezo!

De siaj kusenoj leviĝis Antonio Valani kaj ĵetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj ĉirkaŭ si.

"Kie ŝi estas? Leone, Leone. — Vinon, lumojn kaj amon. Leone, kie vi estas, kie vi ŝin havas? Kie vi ŝin kaŝas? Mia ŝi estas — ho perfidulo — perfida Leone — mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, Leone; — mi vivas kaj tenas, kio estas mia propraĵo —"

La frunto de Myga van Bergen tuŝis la plankon de la kajuto; la leŭtenanto Leone della Rota repremis mole la frenezulon en la kuŝejon kaj provis ĉiumaniere lin trankviligi; sed ĉiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto ŝajnis ankoraŭ unu fojon ekflami en ĉiu ardo, antaŭ ol li estingiĝis por eterne.

Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de Leono.

"Ĉiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la reĝo! — Jen ili montras la flagon, — la almozuloflagon, pafu, pafu ĝin! Evviva Genova — jen la ad-