Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne, ne, ne, Antonio Valani, via rajto pri la bela rabaĵo finiĝas kun via vivo! Milita rajto, Antonio Valani, deprenu la flagon kaj malleviĝu — al mi nun la feliĉo destinita al vi, kaj morgaŭ — morgaŭ al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita feliĉo, bedaŭrinda Antonio!"

Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leŭtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta Myga, en la brileto de la malhela ŝipa lampo.

Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun ĉiu forto de estingiĝanta estaĵo Antonio Valani sin defendis; sur sia ŝipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke Leone kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la Andrea Doria. Ju pli proksimiĝas la morto, des pli li kroĉiĝas al tiu ĉi amo, des pli fortege ĝi publikiĝas. En la vivo li estus firme ŝlosinta ĝin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo Leone della Rota. Mortante, febrafrenezante lia animo forĵetas ĉiujn ligaĵojn ĝenantajn; nenion de tio, kion li antaŭe sentis, Antonio Valani plu kaŝas.

Bedaŭrinda Myga! Kiel ŝi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita ĝenovano kun disiĝantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!

La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraŭ la pereo de la amatino kaj sin ĵetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi ŝian malhonorigon.

Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfeliĉulino, por memori la grandan savanton el ĉiuj danĝeroj. Neniu povo en la