Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estro de Antverpeno, ke la forkuro de la margeŭzo estas diabla faro, kaj li — Leone — estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li aŭdis, ke — pro manko de iu pli bona — la supera komando de la galeono Andrea Doria estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno.

Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. —

Kun multaj laboroj sur la ŝipo kaj sur la tero por la leŭtenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dediĉi al la mortanta amiko. Sed sur la ŝipo kaj sur la tero — ĉie sekvis la junan ĝenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia ŝipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam — la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forĉasi ĉiujn tiajn pensojn, tamen ĉiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldaŭ li tute ĉesis batali kontraŭ ili. En sia malespero la ĉarma knabino ŝajnis al li nur des pli dolĉa, inter liaj ŝipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antaŭĉambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo ŝi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la Andrea Doria. La pasio plej sovaĝa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovaĝaj sofismoj li penadis subpremi la kontraŭstarantan konsciencon.

Kiom ankaŭ utilus al Antonio, se li, Leone, resendus la knabinon de la ŝipo al la tero?

Nun Leone della Rota revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizaĝon la blondajn buklojn de la junulino. —