Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikaĵeto Liefkenhoek estis aŭdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la Immacolata Concezione kaj la aerenĵeton de tiu ĉi ŝipo, la vespero malsupreniĝis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaŭ estos multa neĝo, kaj verŝajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ĝi pli kaj pli malalteniĝis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron.

Ree ni trovas nin sur la ĝenova ŝipo Andrea Doria en la kajuto de la estro.

La plafona lampo ĵetas la ruĝetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kuŝas, sur la kuŝejon, sur kiu Antonio Valani ĝemas en la vundfebro kaj fantazias, sur Myga van Bergen genuantan apud la malsupera parto de la kuŝejo, sur la leŭtenanton Leone della Rota, kiu staras apud la kuŝejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovaĝajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino.

Je tagmezo Leone della Rota akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo Spinola kaj de la guberni-