Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu de Jan Norris. Sur ambaŭ bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis ĉiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de ĉiuj ŝipoj ankrigitaj antaŭ Antverpeno.

Ĉu Jan Norris estis savinta sin? Ĉu li mortis en la ondoj?

Kiu povis diri tion?

Sed kiom Myga van Bergen en sia angulo aŭskultante levis la kapon, aŭdante, ke la geŭzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la ŝipo!

La mateno krepuskis, sed ĝi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeŭzo.

Sur la ferdeko de Andrea Doria, Leone della Rota paŝis kaj repaŝis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis:

"Se nur li ne estus dirinta ĝin! Li mortos per mia kulpo — ho Antonio, bedaŭrindulo! Li antaŭdiris ĝin: mi estro de la Andrea Doria, li — li kadavro sur la marfundo."

La leŭtenanto ekstaris.

"Sed Leone — ĉu ne eble baldaŭ — eble morgaŭ — postmorgaŭ la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! — vivu la vivo. — Jen venas la suno, libere mi denove spiras. — la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, eĉ se ĝi estos la lasta, kiun mi rigardos!"

La ŝipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkaĵo.

Leone della Rota levis ĝin kontraŭ la ardanta sunglobo, malplenigis ĝin per unu ektrinko kaj ĵetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon:

"Estro sur Andrea Doria!" li diris, kaj apenaŭ aŭdeble li daŭrigis: "Estro de Andrea Doria, kaj Myga — la krono de la virinoj de Flandrujo — mia — mia!" — —