Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapon. Myga van Bergen kaŭris en angulo de la kajuto — atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante ĉirkaŭis lin la nekompatemaj malamikoj.

Nur malfrue ĉesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaŭ la havena muro. Pli frue mallaŭtiĝis sur la galeono Andrea Doria. Senmove kuŝis Antonio sur la kuŝejo, senmove sidis Leone apud li, senmove kaŭris Myga en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta ŝipo oni apenaŭ aŭdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la paŝon de la gardisto, kiu kun ŝargita pafilo kaj bruletanta meĉaĵo paŝis tien kaj reen antaŭ la kaptito apud la masto neniun momenton ĉesante observi lin.

Je la dua matene ĉesis la vento tute, tiel ke eĉ la grincado de la ŝnuregaro eksiĝis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado.

El la kajuto rapidis la leŭtenanto Leone della Rota sur la ferdekon, el la hamakoj la ŝipanaro.

La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, ĵetante ĉirkaŭen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la taĉmento.

"Jen, jen! super la bordon!" fine eliĝis raŭka krio el la brusto de la viro surprizita.

"Kie? kie? kie?"

Al la ŝiprando ĉiuj rapidis.

"Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leŭtenanto.

Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron naĝantan malsupren en la rivero, sed ne estis