Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iĝis en la malvasta spaco; svenante Myga van Bergen kuŝis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torĉoj estingiĝis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disiĝis pro panika teruriĝo kaj ree malsupren rapidis la ŝtuparon. Sufokanta fumo plenigis ĉiujn lokojn de la domo; tra ĝi la ĝenovaj ŝipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeŭzon Jan Norris! Tra la fumo Leone della Rota malsupren la ŝtuparon portis la senkonscian Mygan sur la straton, kie jam nova batalo minacis naskiĝi inter la ŝipanoj de Andrea Doria kaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu Leone raportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La don gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geŭzon kaj la knabinon sur la ŝipon, morgaŭ dum la aŭskultado ĉiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato ĉiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial eĉ en tiu ĉi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. — —

Kontraŭ la kajo ruliĝis la amaso. Torĉoj lumigis la sovaĝan procesion kaj ĵetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian Mygan kaj la enkatenigitan Jan Norris, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Eĉ nun ankoraŭ Leone della Rota portis Myga’n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Ĉio ruliĝis en lia cerbo — kiel en sonĝo li portis la malpezan ŝarĝon sur la galeonon.

En la kajuto oni preparis kuŝejon por la vundita kapitano. Ĥirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio eĉ nun ankoraŭ senkonscia, kaj skuis pri tiu la