Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ŝultro kaj premis lin kontraŭ la pordo, kiun li vaste malfermis — rigide, dube staris la du ĝenovanoj.

Kun zorgo kaj timo kreskantaj Jan kaj Myga estis aŭskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovaĝa tumulto penetris eĉ en la domon, la fianĉino malespere petegis la fianĉon sin kaŝi.

Sed kio povis fariĝi por savi ilan ambaŭ?

En la sekvanta momento ĉio estis tro malfrua. Tro rapide Leone della Rota supren saltis la ŝtuparon.

En la maldekstra brako Jan Norris tenis la svenintan fianĉinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, ĉia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankaŭ estus helpinta al li ĉiu anima agemo? Perei devis Jan Norris kaj Myga van Bergen, almenaŭ laŭ homa saĝo.

"Pro ĉiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la ĝenova leŭtenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, — tion mi nomas frapi du muŝojn per unu frapo. Holla, Antonio Valani, nun akiru al vi vian ĉarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geŭzon! pendigu lin!"

El la ingo flugis la glavoj de la ĝenovanoj.

"Gardu vin Dio, Myga!" kriis Jan Norris, svingante la klingon. "Malantaŭen, vi italaj friponoj!"

Elpuŝante la sovaĝan geŭzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de Leone della Rota, puŝo — kun krio sin turnis la estro de Andrea Doria kaj ŝanceliĝis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis Antonio Valani. Super la korpo de la ĝenovano saltis la akvogeŭzo, sed dua bato tuŝetis nur la maldekstran ŝultron de la leŭtenanto. Ŝipanoj de la galeono Andrea Doria suprensaltis la ŝtuparon svingante la ŝiptranĉilojn. Sovaĝa sanga batalo far-