Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifuĝinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuraĝe kun la lampo en la tremanta mano kontraŭiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta voĉo, ke neniu rifuĝis en tiun ĉi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu ŝin" — ŝi diris — "ŝirmi akvogeŭzon"; ĉu ne ŝia edzo, ŝia bedaŭrinda mortinta edzo estis ĵetata per la furiozaj monstroj de sia fiŝistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al ŝi la certigoj? Neniu aŭskultis, la domo pleniĝis de hispanaj soldatoj, italaj ŝipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaŭ penetris el la diversaj loĝejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. —

"Antaŭen, Antonio! ne malrapidu!" kriis Leone. "Antaŭen, supren la ŝtuparon en la ĉielon."

Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej ŝercaj minacoj devigis ŝin antaŭen lumigi per la lampo.

"Gaje, gaje, panjo! La aliaj serĉas sube, ni supre — antaŭen, kaj ne estu tiel ĝenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, — ne restu malantaŭe —!"

"Leone, mi vin petas!"

"Ha ne, antaŭen, antaŭen, madonna! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolĉa aventuro! Kio fariĝus de vi, se vi min ne havus? Jes — tiu ĉi ŝajnas esti la lasta ŝtuparo — venko! venko! mille gracie, maljuna sibilo. Tie ĉi, tie ĉi, Antonello — en la nomo de la reĝo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie ĉi estas kaŝitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la reĝo! En la nomo de la katolika moŝto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolĉa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolĉan ribelan koreton!"

Kun buŝo ridanta la sovaĝulo kaptis la kapitanon je