Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Francesco Petrarca, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni ĵus estas sub la fenestroj de via innamorata; — ŝia lumeto brilas ankoraŭ; — hola, kia ideo! — Antonio Valani, amiko de mia junaĝo, por forĉasi viajn mortantaŭsentojn, ni — ni tuj, tuj en tiu ĉi momento faru viziton al la dolĉulino tie supre."

"Leone?!"

"Traserĉu ŝian domon. Ĉiuj frenezaj ideoj estu laŭdataj! Antaŭen pro la nomo de la reĝo, antaŭen pro la nomo de la amo!"

"Leone, Leone!"

"Lasu min", ridis la leŭtenanto. "Mi petas vin, ĉu la geŭzo, kiun la mallertuloj serĉas tie, ne povas esti kaŝita same en la loĝejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu ĉi urbo? Antaŭen, antaŭsentema Antonio, antaŭen, ni traserĉu la domon de via ĉarma amatino kaj dume des pli bone konatiĝu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto."

Antaŭ ol la kapitano povis reteni la sovaĝan amikon, tiu ĉi estis kurinta al la pordo de Myga, kontraŭ kiu li frapis per la pugno, kriante per laŭta voĉo:

"Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika moŝto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kaŝitaj en tiu ĉi domo!"

Tuj de ĉiuj flankoj kunfluegis soldatoj, ŝipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la loĝejo de Myga. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano Valani serĉis malhelpi la bruegon de la sovaĝa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermiĝis, kaj la loĝantoj de la konstruaĵo, en kiu loĝis Myga, ĉarpentisto, ŝuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kaŝis timeme en la anguloj, teruritaj