Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se ĝi estos havinta sukceson, kaj se la Andrea Doria feliĉe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aŭ detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam — tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaŭ io tria povos okazi, ke la Andrea Doria povos hejmveturi ne vidinte la malamikan ŝipon, Leone della Rota opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. —

Al la persekutado de la maltimema akvogeŭzo la du ĝenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin puŝis, al la kajo.

"Ni do estus malsaĝuloj ĉasi la friponon", ridis Leone. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de Afrodite, de kiam mi servas al la alie tiel senkora Antonio Valani kiel gvidisto en la ĉarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu ĉi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de Cythere, donu al ni vian ĉielan ŝirmon!"

"Mi petas vin, Leone, estu prudenta, ne estu malsaĝulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, Leone, ŝajnas al mi — Leone, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antaŭsentojn tiel neklarigeblajn — Leone, kondutu bone, eble baldaŭ vi estos mia anstataŭanto, estro de Andrea Doria ..."

"Kaj vi viceadmiraglio de lia moŝto Don Federigo Spinola."

"Aŭ kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano.

"Kio? mortantaŭsentoj? mortantaŭsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leŭtenanto. "Nu pro ĉio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu