Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne nur en la "Blazono de Alcantara", ne, en ĉiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la luogotenente Leone della Rota estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron Antonio Valani en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien.

Sed kiu povis rezisti, se Leone della Rota volis atingi ion?

Pli senpripensa ol malbona, la juna leŭtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolaĵojn. Kiel gajan petolaĵon li rigardis la rabadon de la bedaŭrinda orfineto; — en lia sentaŭga petola kapo la plano de tio estis naskiĝinta; ĝin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita — estis honora devo por li. Kiom interesis la ĝenovan sentaŭgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moŝto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole feliĉegiga eklezio malbelegaj. Leone preferis multe ĉarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Ĝenovo havas maron sen fiŝoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo.

En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de Jan Norris, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun Antonio Valani pri la plano de rabado.