Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur la fortikaĵeto Liefkenhoek, sur la fortikaĵeto Lillo, sur la reduto Cruys, sur la fortikaĵetoj Perle kaj Sankto Filipo, sur la fortikaĵetoj Maria, Ferdinand kaj Isabella, sonis seninterrompe la voko:

"Bone gardu! Bone gardu!"

La pafilegoj sur la bordo de Brabant, la pafilegoj sur la flandraj bordoj estas pretaj kraĉi mortigon kaj pereigon sur la kuraĝegan ŝipon, kiu spite al ili serĉas la vojon kontraŭflue al Antverpeno.

"Bone gardu! Bone gardu!"

Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas ĝin. Estas malfacile bone gardi en tiu nokto.

Kiom estas mallaŭte kaj varme! Nur la muĝado de la grandega rivero konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la remparoj:

"Bone gardu! Bone gardu!"

Kio krozas de la suda Beveland la Westerskeldon, kie maro kaj rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent terurigajn brakojn ĝi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma ŝipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega ŝipa korpo tratranĉas la ondojn, ĝin sekvas aliaj malpli grandaj.

Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu linio ili glitas — neniu sono al la bordo, eĉ la remiloj senbrue subakviĝas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de buŝo al buŝo! Ĉiu scias, kion li devas fari, ĉiu per grava ĵuro estas devigata trudi la tranĉilon en la gorĝon de la najbaro, se li per bruo, per ne pripensita voko metos en danĝeron la sukceson de la entrepreno.