Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiu senkondiĉe plenumos la ĵuron, kaj se patron, fraton, filon li devus mortigi.

Lumo maldekstre —

Fortikaĵeto Lillo!

Lumo dekstre —

Fortikaĵeto Liefkenhoek!

Klare kaj aŭdeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas ĉiun orelon sur la — Nigra Galero kaj sur la ŝipoj ĝin akompanantaj.

Ĉiu tranĉilo, ĉiu transrampilo estas preta — ardetas la kaŝitaj meĉaĵoj apud la pafilegoj; — fortege batas la koroj de la kuraĝegaj viroj.

"Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan danĝeron havas post si la kuraĝaj maristoj. Vivu la geŭza feliĉo!

Kio briletas dekstre?

La lumoj de la vilaĝo kaj fortikaĵeto Callao.

Kio trembrilas apud la bordo de Brabant?

La lumoj de la vilaĝo Ordam.

Kia mallaŭto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la Estakada de Aleksandro Farnese iam leviĝis, la miraklo de la centjaro. Kia genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie.

En tiu loko verkis Johann Baptista Plato kaj Barocci; en tiu loko krevis la fajroŝipo de Frederiko Giabinelli kaj plenigis aeron, teron kaj maron per ruinoj kaj disŝiritaj homaj korpoj.

Ankoraŭ nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke ĵus li estas vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la grandan urbon kaj ne savis.

Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super la terura loko —